Fondiĝo kaj agado

Bjelovara Esperantista Societo (BES) estas neprofita civitana unuiĝo, kiu daŭrigas la laboron kaj bazas sian ekziston sur la tradicioj de la unua Esperanto-societo fondita en Bjelovar la 17-an de aprilo 1909 kaj Esperanto-societo Tomo Vinković, kiu ĉesis funkcii en 1992. DEB fondiĝis en la fondkunveno la 10-an de septembro 2011 kaj nun ĝi havas 40 membrojn.

legu pli

Programo de la 11-a renkontiĝo

„Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo”

22-an kaj 23-an de septembro 2023

legu pli

Prelego de Mirica Seretin-Šlajs

Magistrino pri scienco Mirica Seretin-Šlajs, membrino de Bjelovara esperantista societo, por siaj societaj gekolegoj la 2-an de junio 2022 en la societejo faris popular-sciencan prelegon sub la titolo .

legu pli

Promocio de Esperanto inter gejunuloj

Okaze de la Tago de Eŭropo, la 9-a de majo, la membrino de Bjelovara esperantista societo, emerita instruistino Đurđa Vučetić, estis gasto kaj kunlaboranto en kvar laborejoj de lernejoj kaj bibliotekoj, per kio ŝi grave kontribuis ankaŭ al la projekto „Promocio de Esperanto inter gejunuloj”, kiun realigas Bjelovara esperantista societo.

legu pli

Esperantistoj akceptitaj ĉe la departementestro Marko Marušić

La delegacio de Bjelovara Esperantista Societe, konsistinta el Franjo Forjan, Rikard Patafta kaj Vojislav Kranželić, la 4-an de marto 2022 por la unua fojo vizitis la novelektitan estron de la Departemento Bjelovar-Bilogora, s-ron Marko Marušić, por konigi al li la ĝisnunan laboron de la Societo kaj por peti daŭrigon de la subteno al la projektoj kaj aktivecoj realigataj de bjelovaraj esperantistoj.

legu pli


letak preuzmite u pdf formatu

Monografio
110 JAROJ DE ESPERANTO EN BJELOVAR (en la kroata lingvo!)

Mendojn akceptas esperanto.bjelovar@gmail.com
Prezo por ekspedoj ene de Kroatio: 122,50 HRK (100,00 HRK + kosto de rekomendita sendaĵo 22,50 HRK)

Prezo por ekspedoj al landoj de Eŭropa Unio: 205,00 HRK (aŭ 28,00 EUR) (100 HRK + kosto de rekomendita sendaĵo 105,00 HRK)

La menditan libron ni sendas nur post la ricevita pago al nia bankkonto:
Društvo esperantista Bjelovara HR1224020061100615259 (Erste banko)

Artikoloj pri la agado de bjelovaraj esperantistoj, publikigitaj en lokaj gazetoj

Libroj eldonitaj de Bjelovara esperantista societo

Arkivo de la monata gazeto Kresko 2018