Aktivecoj 2017

Inter - fest

05. - 12.08.2017.

Bjelovara Esperantista Societo, kunlabore kun ankoraŭ tri kroatiaj Esperanto-societoj, inter la 5-a kaj 12-a de aŭgusto 2017, organizis en Bjelovar festivalon de Esperanta kulturo INTER-FEST, kiun partoprenis 140 geesperantistoj el 16 landoj.

Dum la festivalo okazis kvindeko da diversaj muzikaj, kulturaj, literaturaj, ekspoziciaj, turismaj kaj alispecaj programoj. Detalojn pri la festivalaj programoj vi povas vidi en la Festivala libro, kaj raportojn pri unuopaj programeroj en la ĉiutage aperanta bulteno Festivala folio. Galerio de fotoj troviĝas ĉi tie.