Aktivecoj 2020

La renkontiĝo en Bjelovar okazis

La oka renkontiĝo "Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo" okazis la 18-an kaj 19-an de septembro 2020 en iomete nekutimaj cirkonstancoj, kiel unu el maloftaj lastatempaj fizikaj renkontiĝoj de esperantistoj. Ĝi okazas tradicie por festi la Tagon de la Urbo Bjelovar kaj la Tagon de bjelovaraj defendantoj, kun la financa helpo de la Urbo. Kelkajn tagojn antaŭ ol ĝi devis okazi, en Bjelovar estis lanĉita la konsilo de la stabo de Civila protekto pri prokrasto de ĉiuj neurĝaj publikaj aranĝoj sur la teritorio de la Urbo Bjelovar kaj Departemento Bjelovar-Bilogora. Regis la opinio, ke la aranĝon en tiaj cirkonstancoj de pandemio vizitos nur kroataj esperantistoj, kio poste montriĝis ĝusta, kaj la aranĝon finfine partorpenis nur kvardeko da aliĝintoj el pluraj kroatiaj urboj, sed sen partopreno de eksterlandanoj.



Antaŭ la komenco de la aranĝo, la 10-an de septembro en la Popola biblioteko "Petar Preradović" estis malfermita modesta ekspozicio "Kroatoj en Ĉilio", kiu anstataŭis la planitan programon pri la sama temo, en kiu devis partopreni gasto-esperantisto José Antonio Vergara el Ĉilio, sed pro la pandemio de koronviruso li nenial povis atingi Kroation. La ekspozicio restos malfermita ĝis la 30-a de septembro.

Al la publiko estis ofertita ankaŭ tre interesa pentraĵekspozicio "Akvarelaĵoj" de la franca pentristino kaj esperantistino Lilli Giloteaux (1924-2013) en la Kafejo kaj dolĉaĵejo "Zagorje", posedata de Božidar Zagorec. La ekspozicio, organizita per klopodoj de la pentristina filino Nicole Else el Aŭstralio, estos vizitebla ĝis la 18-a de oktobro.

Pro la jam menciitaj kaŭzoj, neniu el la ekspozicioj havis oficialan publikan malfermon, kaj la planita interkona vespero en la dolĉaĵejo "Zagorje" estis nuligita.

La ĉefa tago de la aranĝo estis sabato, la 19-an de septembro, kies programo restis senŝanĝa, ĉar plejparte ĝi okazis en la teritorioj de la Departementoj Koprivnica-Križevci kaj Virovitica-Podravina, kie la epidemiologia situacio estas pli stabila. Je la 9h00 en la preĝejo de sankta Antonio de Padova en Bjelovar okazis sankta meso en Esperanto, celebrita de patro Rikardo Patafta, cetere membro de Bjelovara esperantista societo. Post la meso la ĉeestintoj kunestadis en la preĝeja korto, kaj poste en la prelegsalono de la Paroko de sankta Antonio de Padova okazis jarkunveno de Kroata Esperanto-Ligo, kies membroj plejparte alvojaĝis per speciala buseto el Zagrebo.

Post la jarkunveno estis vizitita la ekspozicio de Lilli Giloteaux en la dolĉaĵejo "Zagorje", kaj post la vizito kolono de aŭtomobiloj direktiĝis vizite al la Dokumenta Esperanto-Centro en Đurđevac, kie la gvidanto de DEC Josip Pleadin konigis al la gastoj la progreson de laboroj en la domo de DEC, kiu dum kelkaj pasintaj monatoj estis interne farbita kaj ricevis modernan hejtsistemon. Por la unua fojo la gastoj de DEC povis konatiĝi ankaŭ kun la arkiva kolekto, ĝia funkcido kaj ebleco uzi la materialojn, kaj kun la novaĵoj el la laboro de DEC, ekzemple kun publikigo de novaj libroj, informo pri partopreno de DEC en la programo Erasmus+ kune kun esperantistoj el Pollando, Britio, Francio kaj Italio kaj kun la preparoj por startigo de propra interreta paĝaro, kiu ekfunkcios la 1-an de januaro 2021.

La lasta parto de la renkontiĝo okazis en la natura medio de la vilaĝo Križnica, kiu situas en la regiono de la rivero Drava, tute proksime al la hungara landlimo, ĉe la urbeto Pitomača. Transiri Dravon eblis per pramo, sed plej multaj vizitantoj atingis la alian bordon de Drava trans la pendanta ponto por piedirantoj. Por ĉiuj gastoj estis organizita transporto al la restoracio "Dravska iža", kie okazis komuna tagmanĝo.

Post la tagmanĝo estis prezentita infanlibro (bildlibro) de la bulgara aŭtoro Julian Modest "La aventuroj de Jombor kaj Miki", publikigita ĉe Dokumenta Esperanto-Centro. La prezenton gvidis Josip Pleadin kaj Zdravko Seleš, kaj en la programo partoprenis ankaŭ la junulino Ivana Pleskina, kiu ilustris la libron.

Fine ni povas konkludi: Kvankam la cirkonstancoj de la aranĝo estis nekutimaj, la esperantistoj montris, ke ili ne kontentas nur pri virtualaj aranĝoj, sed ke ili deziras havi pli da realaj renkontiĝoj. La reduktita amplekso de la programo lasis pli multe da tempo por neformala amikumado, ripozo kaj distro, kion ni bezonas post pluraj monatoj de batalo kontraŭ la koronviruso.







Prelego pri Pollando

Post la paŭzo kaŭzita per la koronvirusa krizo, Bjelovara Esperantista Societo komence de junio 2020 startigis la unuajn konkretajn aktivecojn. Kunsidoj de la Administra kaj Kontrola Komitatoj okazis la 4-an de junio kaj la 6-an de julio, kaj la 18-an de junio Josip Pleadin organizis por deko da societanoj tre interesan prelegon kaj foto-projekcio, titolitan „En la lulilo de Esperanto - Dek tagojn vojaĝante tra Pollando”.




BJELOVAJ ESPERANTISTOJ EN GRUBIŠNO POLJE

Dankdiplomon kaj foto-monografion „110 jaroj de Esperanto en Bjelovar“, kies eldonadon subtenis la Urbo Grubišno Polje, al la urbestro Zlatko Mađeruh, komence de junio 2020, transdonis Franjo Forjan kaj Nenad Margetić, prezidanto kaj kasisto de Bjelovara Esperantista Societo.

Tiuokaze la urbestro Mađeruh akcentis, ke kun Franjo Forjan li kunlaboras dum multaj jaroj, aldonante, ke li fartas iomete malagrable pro la atento, kiun al Grubišno Polje oni donas pro la simbola helpo. „Esperanto estas tradicio longa pli ol 110 jarojn, kiun ni en Grubišno Polje ne evoluigis, sed ni subtenus tian iniciaton“ – diris la urbestro Mađeruh, akceptante la dankdiplomon.



Vojaĝo al Alp-adria konferenco

En la laborplano por 2020 estas antaŭvidite, ke Bjelovara Esperantista Societo organizos vojaĝon al la 21-a Alp-adria Esperanto-konferenco, kiu okazos en la eŭropa ĉefurbo de kulturo Rijeka, inter la 5-a kaj 7-a de junio 2020.

La bjelovaranoj transprenis la taskon organizi komunan buson per kiu vojaĝos ankaŭ esperantisto el aliaj lokoj de nia regiono kaj Zagrebo.

Kvankam la konferenco estas anoncita, ĉi-momente ĝia senĝena okazigo estas necerta pro la koronaviruso, aparte ĉar Rijeka najbaras al la itala landlimo kaj ĉar parton de la partoprenantoj kutime faras ankaŭ italaj esperantistoj.

Aktualajn informoj pri la konferenco kaj la vojaĝo sekvu ĉi-loke.



Jarkunveno

Dimanĉon, la 23-an de februaro 2020, je la 10h30, en la ejo de la Ĉeĥa komunumo okazis regula jarkunveno de Bjelovara esperantista societo. Komence la prezidanto de DEB Franjo Forjan legis la ricevitajn salutmesaĝojn de Kroata Esperanto-Ligo kaj niaj membroj Vinko Grgurev el Vodice, Milica Ježovita el Križevci kaj Ivana Pleskina el Rijeka. Per unuminuta silento oni omaĝis la societanon kaj membron de la Estraro de DEB Martin Fejer, kiu forpasis en 2019.

Post akcepto de la proponita tagordo kaj elekto de labor-prezidantaro, estis konigita la decido pri atribuo de specialaj diplomoj al la eksa urbestro de Bjelovar Antun Korušec kaj lia anstataŭantino Lidija Novosel, kiuj dum pluraj jaroj subtenadis nian agadon. Estis transdonitaj ankaŭ diplomoj al Ivan Petreković kaj Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac.

Dum la jarkunveno estis prezentita raporto pri agado dum 2019 (Grozdana Grubišić-Popović), materia kaj financa raporto (Nenad Margetić) kaj raporto de la Kontrolkomitato (Zdenka Polašek), kiuj estis ĉiuvoĉe akceptitaj. Post akcepto de la raportoj, la prezidanto de DEB Franjo Forjan tralegis proponon de laborplano kaj Zdenka Polašek financan planon por 2020. Ambaŭ proponoj estis unuanime akceptitaj. La jarkunveno finiĝis je la 11h40 kaj la ĉeestintoj daŭrigis amikumi en la Kafejo kaj dolĉaĵejo "Zagorje".

Raporton pri agado en 2019 vidu ĈI TIE.



8-a renkontiĝo „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo”

Laŭ laborplano por 2020, Bjelovara Esperantista Societo intencas organizi sian 8-an renkontiĝon „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo” la 18-an kaj 19-an de septembro 2020. Ni prezentas al vi provizoran programon de la aranĝo.

Vendredon, la 18-an de septembro 2020:
- Interkona vespero en la Kafejo kaj dolĉaĵejo „Zagorje”,
- Malfermo de pentraĵekspozicio de la franca pentristino kaj esperantistino Lilli Giloteaux (1924-2013).

Sabaton, la 19-an de septembro 2020:
- Sankta meso en Esperanto,
- Prelego de ĉilia esperantisto José Antonio Vergara pri kroatoj en Ĉilio kaj malfermo de tema ekspozicio en la Popola biblioteko Petar Preradović en Bjelovar,
- Prezento de libreto „Pasporto pri Zamenhofaj Esperanto-Objektoj en Kroatio”,
- Ekskurso al Đurđevac kaj la rezervejo de la rivero Drava en la vilaĝo Križnica apud Pitomača,
- Transiro al Križnica per pramo kaj reveno laŭ la pendanta ponto,
- Tagmanĝo en restoracio en Križnica kun prezento de infana bildlibro „La aventuroj de Jombor kaj Miki” de la bulgara verkisto Julian Modest.

La definitivan programon de la aranĝo ni poste publikigos en nia retpaĝaro.



Nia membro en Sidnejo

La membro de Bjelovara Esperantista Societo Damir Matašin la 1-an de marto 2020 vizitis la esperantistojn en la aŭstralia urbo Sidnejo kaj nome de nia societo transdonis al ili la monografion „110 jaroj de Esperanto en Bjelovar” kaj aliajn modestajn donacojn.

En la akompana letero adresita al Esperanto-Federacio de Novsudkimrujo la bjelovaraj esperantistoj rememorigis pri la fakto, ke el nia regiono antaŭ 90 jaroj al Aŭstralio elmigris esperantisto Ivan Matašin, konata inter la sidnejaj esperantistoj sub la nomo John Matasin. Ivan Matašin naskiĝis en Ruškovac, kaj li havas nemezureblajn meritojn por Esperanto en Sidnejo. Per liaj klopodoj la sidnejaj esperantistoj akiris la Esperanto-domon en la kvartalo Redfern, kiun ankaŭ nuntempe ili posedas. Ĝuste en tiu domo nia membro Damir Matašin transdonis la donacojn de la bjelovaraj esperantistoj al siaj aŭstraliaj kolegoj memore al la nerompeblaj ligoj de nia regiono kun Sidnejo. Signe de eterna danko, sur la muro en la Esperanto-domo en Redfern hodiaŭ pendas memor-plakedo al Ivan Matašin el Ruškovac.