Aktivecoj 2022

Jardeko de persisto kaj amo al Bjelovar



La deka datreveno de la renkontiĝo „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo” estis bona instigo por ankoraŭ unu kolektiĝo de kroataj esperantistoj en Bjelovar. Sub la aŭspicio de Urbo Bjelovar kaj kun la financa subteno de la Urbo kaj de la Departemento Bjelovar-Bilogora, la ĉi-jara renkontiĝo okazis la 23-an kaj 24-an de septembro. Tiuokaze, por esperantistoj kaj por la urbanoj, Bjelovara esperantista societo organizis kelkajn programojn, kaj la renkontiĝo, kiel kutime, okazis honore al Tago de Urbo Bjelovar kaj Tago de bjelovaraj defendantoj.

La renkontiĝo komenciĝis vendrede, la 23-an de septembro je la 19h00 per la foto-ekspozicio de pola-japana esperantistino Aleksandra Watanuki el la tokia kvartalo Nerima titolita „Japanio en mia koro”, kiu estas starigita en la Kafejo kaj dolĉaĵejo „Zagorje”, posedata de Božidar Zagorec. En la ekpozicio estas prezentita dudeko da fotoj, kiuj je specifa maniero konigas Japanion kaj ĝiajn naturajn kaj kulturajn valoraĵojn, viditajn per la okuloj de eŭropanino. La malfermon gvidis Josip Pleadin, kaj la biografiajn informojn pri la aŭtorino (publikigitajn en la porokaza katalogo), legis Đurđa Vučetić en la kroata lingvo kaj Blazio Vaha en Esperanto. Interesiĝantoj povos vidi la ekpozicion ĝis la fino de oktobro.

La sabata programo (la 24-an de septembro) komenciĝis je la 10h00 en la Studfako de la Popola biblioteko Petar Preradović (kiu estis partnero de la projekto) per projekciado de fotoj kaj rememorigo pri multegaj programoj okazintaj dum la renkontiĝoj de la pasintaj jaroj. La projekcion akompanis ankaŭ prezento de la libreto „Jardeko de persisto kaj amo al Bjelovar”, kiu estas publikigita en la kroata lingvo, kaj en kiu estas resumitaj informoj pri la antaŭaj renkontiĝoj. Post tio la partoprenantoj dum la duonhora paŭzo povis en la ter- kaj unua etaĝo viziti la samtitolan ekspozicion, kiu retrospektive per fotoj kaj diversaj eldonaĵoj prezentas naŭ pasintajn jarojn de la renkontiĝo.

Antaŭ plenplena salono de la biblioteka Studfako, la programo estis daŭrigita per promocio de la Esperanta traduko de la fantasta rakonto „Mor”, verkita de la regiona aŭtoro Đuro Sudeta, kiu devenas el la vilaĝo Stara Ploščica. La verkon tradukis veterana esperantistino Zora Heide, kiu, kvankam en la aĝo de 98-jaroj, tamen partoprenis la eventon. Financojn por eldoni la libron atribuis Departemento Bjelovar-Bilogora, kaj la libro estas eldonita sub la marko de Bjelovara esperantista societo. Per siaj eseoj pri la laboro de Đuro Sudeta, la promocion partoprenis diplomita bibliotekistino Lucija Miškić Barunić en la kroata lingvo kaj profesoro Zdravko Seleš (moderatoro de la promocio) en Esperanto. Kroatlingvajn ĉapitrojn el la verko legis Gabriela Tomić el la Bjelovara teatro, kaj Esperantlingvajn Đurđa Vučetić el Bjelovara esperantista societo. Pri la tradukintino mallonge parolis Josip Pleadin, kaj endas mencii ankaŭ, ke la kovrilon de la libro ilustris Tina Toplak Bažulić.

Kvankam estis planite projekcii ankaŭ filmon de lementa lernejo el Ivanska, kiu aktivas rilate konservadon de la memoroj pri Đuro Sudeta, pro la limigita tempo ĝi ne estis prezentita, sed interesiĝantoj povas spekti ĝin per jena ligilo.

La partoprenantoj faris komunan foton ĉe la pavilono en la urba parko, post kio sekvis jarkunveno de Kroata Esperanto-Ligo en la Kunvenejo de la Paroko de sankta Antonio. Post la oficiala programo, la kunestado de la partoprenantoj estis daŭrigita per vizito al la memorĉambro de Mato Lovrak kaj de Lovrak-centro en Veliki Grđevac kaj per komuna tagmanĝo en la loka restoracio „Stari mlin” (Malnova muelejo). Krom partoprenantoj el Kroatio, Bjelovaron okaze de ĉi-tiu renkontiĝo vizitis ankaŭ gastoj el Hungario kaj Bulgario. Estis esprimita ĝenerala deziro daŭre organizi la renkontiĝon ankaŭ dum sekvaj jaroj, kaj post krizaj jaroj kaŭzitaj per pandemio de kronviruso redoni al ĝi „malnovan brilon” kaj venigi pli multajn eksterlandajn gastojn, kiel oni kutimis antaŭe.







La 10-an fojon kune!

dua komuniko la 16-an de septembro 2022



PROGRAMO:

Ekde la 14-a ĝis la 26-a de septembro 2022
− Ekspozicio Jardeko de persisto kaj amo por Bjelovar – Popola biblioteko Petar Praradović Bjelovar, Trg Eugena Kvaternika 11.

VENDREDO, la 23-an de septembro 2022
19h00 – Malfermo de foto-ekspozicio Japanio en mia koro de pola-japana esperantistino Aleksandra Watanuki – Kafejo kaj dolĉaĵejo Zagorje, Strato Ivan vitez Trnski 15. La ekspozicio estos vizitebla ĝis la 30-a de oktobro 2022.

SABATO, la 24-an de septembro 2022
10h00 – Vizito al la ekspozicio Jardeko de persisto kaj amo por Bjelovar – Popola biblioteko Petar Praradović Bjelovar, Trg Eugena Kvaternika 11.
11h00 – Promocio de la fantasta rakonto Mor de Đuro Sudeta en la Esperanta traduko de Zora Heide – Popola biblioteko Petar Praradović Bjelovar, Trg Eugena Kvaternika 11.
12h00 – Komuna fotado ĉe la pavilono en la urba parko.
12h30 – Jarkunveno de Kroata Esperanto-Ligo – konferencejo de la Paroko de sankta Antonio, Mihanovićeva strato 6.
14h00 – Ekskurso al Veliki Grđevac kun vizito al la Memorĉambro de la verkisto Mato Lovrak kaj Lovrak-centro kaj komuna tagmanĝo en la restoracio Stari mlin (Malnova muelejo).

INFORMOJ PRI LA EKSKURSO:
Ni ekskursos al Veliki Grđevac per propraj aŭtomobiloj, do ni petas la ekkursantojn prizorgi sian transporton. De Bjelovar al Veliki Grđevac estas ĉirkaŭ 25 kilometroj. Ĉiu ekskuranto plej laste ĝis merkredo la 21-an de septembro pagu la sumon de 100,00 kunaoj (aŭ 15 eŭroj) al la banka konto de Društvo esperantista Bjelovara: HR1224020061100615259 kun la mencio: "Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo". Eksterlandanoj povas interkonsentis surlokan pagon! En tiu sumo estas kalkulitaj enirbiletoj por la Memorĉambro kaj la Centro. Por tagmanĝo ni mendis viandajn pladojn, sed se iu estas vegetarano, li/ŝi bonvolu informi nin pri tio ĝis la 21-a de septembro. Trinkaĵoj ne estas kalkulitaj en la pagata sumo. La tagmanĝo estas organizita en la restoracio Stari mlin, sed kaze de bela vetero, ni tagmanĝos sur ekstera teraso.
Por ĉiuj aliaj informoj skribu al: esperanto.bjelovar@gmail.com



La 10-an fojon kune!



Bjelovara esperantista societo invitas en- kaj eksterlandajn esperantistojn partopreni la 10-an renkontiĝon „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo”, kiu okazos la 24-an de septembro 2022, kun la komenco je la 10h00, en Popola biblioteko „Petar Preradović” Bjelovar, kiu estas partnero de bjelovaraj esperantistoj.

Planita programo de la renkontiĝo:

‒ La 23-an de septembro 2022 ‒ Malfermo de foto-ekspozicio pri Japanio, aŭtorita de pola-japana esperantistino Aleksandra Watanuki (en Kafejo kaj dolĉaĵejo „Zagorje”). La ekspozicio estos vizitebla ĝis la fino de oktobro.

‒ La 24-an de septembro 2022 ‒ Trarigardo de la ekspozicio pri dekjariĝo de la renkontiĝo „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo” kun projekcio de fotoj el la antaŭaj renkontiĝoj (en Popola biblioteko „Petar Preradović”), kiu estos vizitebla inter la 12-a kaj 26-a de septembro.

‒ La 24-an de septembro 2022 ‒ Publika prezento de la libreto „Dek jaroj de persisto kaj amo por Bjelovar” (en Popola biblioteko „Petar Preradović”).

‒ La 24-an de septembro 2022 ‒ Publika prezento de la libro „Mor ‒ fantasta rakonto” de Đuro Sudeta en la Esperanta traduko de Zora Heide (en Popola biblioteko „Petar Preradović”).

‒ La 24-an de septembro 2022 ‒ Surpriza ekskurso kun amikumado kaj eventuala komuna tagmanĝo.

Kaze de neantaŭvideblaj cirkonstancoj, speciale konformaj al la epidemiologiaj reguloj validaj dum la renkontiĝo, la organizanto retenas la rajton ŝanĝi la programon. La lastan informon pri la programo, la aliĝintoj ricevos per retmesaĝoj aŭ povos tralegi ĝin en la retejo de DEB (www.esperanto-bjelovar.hr).
La programo estas dediĉita kaj al esperantistoj kaj al neesperantistoj. Ni petas ke oni anoncu sian partoprenon plej laste ĝis la 10-a de septembro 2022 al:

esperanto.bjelovar@gmail.com

Por la renkontiĝo oni ne pagas kotizon, sed partoprenantoj de la planita ekskurso pagos kostojn de la ekskurso kaj tagmanĝo, pri kiuj ni informos la aliĝintojn en la lasta informilo.
Ni festu kune la dekan datrevenon de nia renkontiĝo! Bonvenon!



Prelego de Mirica Seretin-Šlajs



Magistrino pri scienco Mirica Seretin-Šlajs, membrino de Bjelovara esperantista societo, por siaj societaj gekolegoj la 2-an de junio 2022 en la societejo faris popular-sciencan prelegon sub la titolo „Malpurigo de la naturo kaj poluita nutraĵo − fontoj de mutacigenezo ĉe homoj” kun porokaza projekcio.








Promocio de Esperanto inter gejunuloj



Okaze de la Tago de Eŭropo, la 9-a de majo, la membrino de Bjelovara esperantista societo, emerita instruistino Đurđa Vučetić, estis gasto kaj kunlaboranto en kvar laborejoj de lernejoj kaj bibliotekoj, per kio ŝi grave kontribuis ankaŭ al la projekto „Promocio de Esperanto inter gejunuloj”, kiun realigas Bjelovara esperantista societo.

La unua laborejo okazis la 10-an de majo 2022 en la regiona fako de la Popola biblioteko „Petar Preradović” el Bjelovar en Nova Rača sub la titolo „Kun libro kaj Esperanto tra la mondo”. Partoprenis lernantoj de la 4-a klaso, kaj la laborejon organizis la bibliotekistino Mirjana Štelcer.

Du laborejoj okazis la 12-an de majo en la Elementa lernejo „Nobelo Ivan Trnski” en Nova Rača por lernantoj de la 2-a kaj 3-a klasoj sub la titolo „La Esperanta alfabeto”, kaj organizis ilin la lerneja bibliotekistino Ines Vidović. La kvara laborejo okazis la 17-an de majo en la loka lernejo en Severin sub la titolo „Kun libro kaj Esperanto tra la mondo”. Partoprenis la lernantoj de la 4-a klaso, kaj la laborejon organizis la instruistino Vesna Vlajinić kunlabore kun la bibliotekistino Mirjana Štelcer.

Dum la laborejoj la lernantoj pretigadis bildan alfabeton de Esperanto kaj ilustradis vortojn. Ili rimarkis la diferencojn en la skribado de la kroataj kaj Esperantaj literoj, sed ankaŭ la similecojn inter la vortoj, post kio ili parigis vortojn kaj formadis frazojn. Ili lernis ankaŭ la kolorojn en Esperanto kaj memstare tradukadis frazojn al Esperanto. Ili „travojaĝis” la tutan mondon kaj ricevis bazajn sciojn pri Esperanto kiel internacia lingvo.





Esperantistoj akceptitaj ĉe la departementestro Marko Marušić



La delegacio de Bjelovara Esperantista Societe, konsistinta el Franjo Forjan, Rikard Patafta kaj Vojislav Kranželić, la 4-an de marto 2022 por la unua fojo vizitis la novelektitan estron de la Departemento Bjelovar-Bilogora, s-ron Marko Marušić, por konigi al li la ĝisnunan laboron de la Societo kaj por peti daŭrigon de la subteno al la projektoj kaj aktivecoj realigataj de bjelovaraj esperantistoj.

La esperantistoj donacis al la departementestro monografion „110 jaroj de Esperanto en Bjelovar” kaj konigis al li la plej gravajn projektojn kaj aktivecojn, realigitajn dum la pasinta jardeko.
Estis anoncita ankaŭ okazigo de la deka renkontiĝo „Esperantistoj de Bjelvoar al sia urbo”, por kies programoj estis petita subteno de la Departemento.





Pasporto tra la Zamenhofaj Esperanto-Objektoj



Pasporto tra la Zamenhofaj Esperanto-Objektoj estas gvidilo tra la urboj en Kroatio, kie en publikaj lokoj ekzistas iu objekto ligita al la internacia lingvo Esperanto. La gvidilo estas eldonita kun la financa subteno de Urbo Bjelovar kaj ĝi estas dediĉita al esperantistoj vizitantaj Kroation. Estas permesata ĝia uzado por nekomercaj celoj.

Ĉe la ligilo http://novo.dec-kroatio.hr/hr/esperanto_clone/ troviĝas la mapo de Kroatio, sur kiu estas prezentitaj la lokoj de la priskribitaj Zamenhofaj Esperanto-Objektoj.