Interkona vespero

Mikaelo Bronŝtejn kantas "Verda stelo", akompanita de ĉiuj ĉeestintoj de la vespero.



Patro nia

La preĝo "Patro nia" en Esperanto dum la sankta meso en la katedralo de sankta Teresa de Ávila en Bjelovar.



Deklamkonkurso - Ivana Pelskina

La plej bona partoprenanto de la Deklamkonkurso en ĉiuj kategorioj estis proklamita Ivana Pleskina, kiu recitis "Ezopan fablon" de Kolomano Kalocsay.



Deklamkonkurso - Reneja Mihelič

En la kategorio de plenkreskuloj, la unuan premion gajnis Reneja Mihelič, prezentinte la poemon "La maro" de Josip Pupačić.



Deklamkonkurso - Aranka Laslo

En la kategorio de plenkreskuloj, la trian premion gajnis Aranka Laslo, kun la poemo "Vespera demando" de Mihály Babits.



Ekskurso al Veliki Grđevac

En la Centro Mato Lovrak en Veliki Grđevac, Mikaelo Bronŝtejn el Rusio prezentas la kanton "Erinaco", helpita de aliaj esperantistoj.



110 jaroj de Esperanto en Bjelovar

7-a renkontiĝo „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo”, Temo: 110 jaroj de Esperanto en Bjelovar - komponaĵo "Esperantista Stevo" - Ivan Barešić 1952.