Bjelovara esperantista societo sian dekan regulan jarkunvenon
okazigis la 25-an de februaro en la Katekisma salono de la Paroko de
sankta Antonio de Padovo, en Mihanovićeva strato 6. El la agadraporto,
financa raporto kaj raporto de la Kontrolkomitato por 2020, kiuj estis
prezentitaj al la jarkunveno, videblas ke la jaro 2020, pro la
pandemio de koronviruso, estis la plej malfacila jaro en la lasta
jardeko de la societa agado. Dum la jaro, per la financoj aprobitaj de
Urbo Bjelovar, estis organizita la Oka renkontiĝo "Esperantistoj de
Bjelovar al sia urbo", sed kun malpli da partoprenantoj, dum la aliaj
programoj estis ĉefe nuligitaj aŭ planitaj por 2021.
La jarkunveno sen granda diskuto akceptis ĉiujn raportojn kaj
informiĝis, ke por du projektoj el 2020 estas jam ricevitaj financoj
de la Departemento Bjelovar-Bilogora. Tiuj projektoj jam komenciĝis
kaj devus realiĝi ĝis la fino de septembro 2021.
Krom la raportoj estas akcpetitaj ankaŭ Plano kaj laborprogramo por
2021 kun financa plano, en kiuj oni antaŭvidas en- kaj enspezojn de
40.500,00 kunaoj. El la aktivecoj planitaj por 2021 plej gravas la
projektoj "Promocio de Esperanto inter gejunulo" kaj "Memore al Željko
Sabol". La unua projekto inkluzivas promocian kampanjon en la
elementaj kaj mezaj lernejoj de la Departemento Bjelovar-Bilogora, kiu
inkluzivas ankaŭ ekipadon de la Societo per elektronikaj ekipaĵoj,
bezonataj por la projekto, sed ankaŭ por estontaj virtualaj kaj retaj
projektoj, sen kiuj plua laboro ne estus ebla. Per la dua projekto oni
deziras rememori pri la 80-a naskiĝdatreveno kaj 30-a mortodatreveno
de la kroata poeto kaj iama membro de la Societo, Željko Sabol. La
retejo de la Societo ankaŭ en 2021 estos spegulo de la societa laboro.
Planataj estas ankaŭ aliaj manieroj por popularigi Esperanton
(informmedioj, informa ŝranko en la urbocentro).
Plano kaj laborprogramo kun financa plano estis unuanime akceptitaj,
kaj fine de la jarkunveno, la Societo kaj pluraj membroj ricevis
donacojn de Dokumenta Esperanto-Centro el Đurđevac pro siaj financaj
donacoj, per kiuj ili helpis la nacian Esperanto-arkivon de kroataj
esperantistoj. La Paroko de sankta Antonio siaflanke organizis regalon
por siaj esperantistaj gastoj.
En 2020 Bjelovara Esperantista Societo (BES) partoprenis du
konkursojn publikigitajn de la Departemento Bjelovar-Bilogora. Al la
publika invito por financi programojn kaj projektojn de societoj,
interesaj por Departemento Bjelovar-Bilogora, BES prezentis la
projekton "Promocio de Esperanto inter gejunuloj", kaj al la publika
invito por proponi programojn kaj projektojn de publikaj kulturbezonoj
de la Departemento Bjelovar-Bilogora estis prezentita la projekto
"Memore al Željko Sabol".
La decido pri akcepto de ambaŭ projektoj
estis farita tre malfrue pro la koronvirusa pandemio, kaj la
kontraktoj estis subskribitaj fine de 2020. Por la unua projekto al BES
estas dediĉita la sumo de 15.000, kaj por la dua projekto de 7.000
kunaoj. La projektoj estos realigitaj dum la unuaj naŭ monatoj de
2021. Per la unua projekto estas planita presado de promociaj
materialoj, okazigo de laborejoj pri Esperanto por gejunuloj kaj aĉeto
de komputilo, printilo, projekciilo kaj projekcia ekrano, dum per la
dua projekto oni planas traduki al Esperanto kaj publikigi antologiajn
poemojn de Željko Sabol, okaze da la 80-a naskiĝ- kaj 30-a
morto-datreveno de la aŭtoro.
E-mail Prezidanto Franjo Forjan