Aktivecoj 2019

7. RENKONTIĜO “ESPERANTISTOJ DE BJELOVAR AL SIA URBO”

20-a - 22-a de septembro 2019

Tria komuniko

Temo: 110 jaroj de Esperanto en Bjelovar

Grava rimarko:
La programo de la aranĝo estas iomete ŝanĝita kompare al la unua komuniko.
Por individuaj informoj uzu nian retadreson: esperanto.bjelovar@gmail.com

Pagado:
Ni petas ĉiujn partoprenantojn fari kompletajn pagojn pere de ĝir-konto de Bjelovara Esperantista Societo HR1224020061100615259
antaŭ alveno al Bjelovar, por eviti tumulton ĉe la kasistino.


DEFINITIVA PROGRAMO:

Merkredo, la 28-an de aŭgusto 2019
En la teretaĝo de Popola biblioteko Petar Preradović (Trg Eugena Kvaternika 1) estis malfermita porokaza ekspozicio anoncanta la aranĝon „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo” kun speciala temo „110 jaroj de Esperanto en Bjelovar”.

Merkredo, la 4-an de spetembro 2019
19h00 - Malfermita ekspozicio „110 jaroj de Esperanto en Bjelovar” en la Urba muzeo de Bjelovar, Trg Eugena Kvaternika 1. La ekspozicio estas vizitebla ĝis la 23-a de septembro, de mardo ĝis vendredo je inter la 9h00 kaj 17h00, sabate inter la 9h00 kaj 13h00. Dimanĉe kaj lunde la muzeo estas fermita.

Vendredo, la 20-n de septembro 2019
12h00 - 18h00 - Alveno kaj akcepto de gastoj kaj disdono de materialoj en la ejo de Bjelovara Esperantista Societo, Ivana viteza Trnskog 12.
15h00 - Akcepto de cehaj esperantistoj en Česka obeec Bjelvoar (Ulica Andrije Kačića Miošića 28).
16h00 - 17h00 - Vizito al la ekspozicio „110 jaroj de Esperanto en Bjelovar” en la Urba muzeo de Bjelovar (Trg Eugena Kvaternika 1). 19h00 - Interkona vespero por alvenintoj kaj malfermo de petraĵekspozicio „Amo per koloroj esprimita” de Luce Cetinić el Split en la Kafejo kaj dolĉaĵejo „Zagorje” (Ivana viteza Trnskog 15).

Sabato, la 21-an de septembro 2019
10h00 - Festa kunveno en la Kulturdomo (Ivana Mažuranića 6) kun la kultura programo kaj atribuado de diplomoj kaj premioj al la plej meritaj esperantistoj.
Post la kunveno okazos komuna fotado apud la muzikpavilono en la urba parko (Trg Eugena Kvaternika). Ni petas ĉiujn partoprenantojn ĉeesti la fotadon, ĉar komuna foto estas grava dokumento pri la aranĝo kaj valora memoraĵo. La fotojn oni povas mendi je prezo de 15,00 kunaoj per la aliĝilo, sed plej malfrue dum transpreno de la materialoj ĉe la kasisto de Bjelovara Esperantista Societo. La menditajn fotojn oni ricevos samtage (la 21-an de septembro) dum la programo en la Hotelo Central. Post la fotado oni grupe vizitos la Arbon de internacia amikeco (en la parko ĉe Trg Stjepana Radića), plantitan okaze de la 20-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco en 2018.
13h30 - Starigo de memortabulo al Vilim Polašek, unu el la plej meritaj bjelovaraj esperantistoj (Tome Bakača 2).
Post la starigo de la memortabulo oni direktiĝos al la Hotelo Central (Vatroslava Lisinskog 2).
14h30 - La 7-a Deklamkonkurso (Hotelo Central, Vatroslava Lisinskog 2). Pro teknikaj kaŭzoj ni devas okazigi la deklamkonkurson en la Hotelo Central, kaj ni petas konsideri la fakton ke senpagan tagmanĝon en la Hotelo havos nur partoprenantoj de la deklamkonkurso en la kategorioj de elementaj kaj mezlernejoj, dum ĉiuj aliaj partoprenantoj pagas plenan prezon de la tagmanĝo. Post la Deklamkonkurso okazos solena tagmanĝo kun la kultura programo kaj dancmuziko ĝis malfrua horo.

Dimanĉo, la 22-an de septembro 2019
9h00 - Starto de buso al Đurđevac el la parkejo ĉe Trg hrvatskih branitelja. Ni petas ke vi tuj post ricevo de ĉi tiu komuniko, sed plej malfrue ĝis la 17-a de septembro 2019 je la 15h00 rezervu vian lokon en la buso ĉe: esperanto.bjelovar@gmail.com. Se al Đurđevac vi veturos per propra aŭtomobilo, vi povas starti el la parkejo ĉe Trg hrvatskih branitelja sekvante la buson, aŭ veni antaŭ la fortikaĵon Stari grad en Đurđevac, kiu estas la unua celo de nai vojaĝo.
9h30 - Vizito al Malnova urbo en Đurđevac, kie estas malfermita interesa ekspozicio de verkoj de la hispana pentristo Salvador Dalí, vizitebla dum la trarigardo al la fortikaĵo. La enirbiletoj por kompleta vizito (fortikaĵo, galerio kaj ekspozicio de la hispana pentristo) kun rabato por nia grupo kostas 20,00 kunaojn po persono kaj ni rekomendas eluzi tiun eblecon.
12h00 - Malfermo de la nova domo de Dokumenta Esperanto-Centro (Bana Jelačića 138 a), starigo de provizora memortabulo honore al la donacintoj kaj sponsoroj, kiuj helpis ĝian konstruigon, k programo kaj pikniko por la ĉeestantoj.
18h00 - Restarto de la buso al Bjelovar.

Lundo, la 23-an de septembro 2019
19h00 - Promocio de monografio „110 jaroj de Esperanto en Bjelovar”, verkita de Josip Pleadin, en la Popola biblioteko Petar Preradović (Trg Eugena Kvaternika 1). La promocion gvidos Tina Gatalica, laborantino de la Biblioteko, diplomita bibliotekistino kaj profesorino de la kroata lingvo kaj literaturo kaj kompara literaturo. Riĉe ilustrita monografio en la kroata lingvo, presita sur 172 A4-formataj paĝoj en plena koloro, tiuokaze aĉeteblos je promocia prezo de nur 70,00 kunaoj por unu ekzemplero (regula prezo estas 100,00 kunaoj).

UTILAJ INFORMOJ:
1. PARKADO en la centro de Bjelovar estas pagata de lundo ĝis vendredo inter la 7h00 kaj 19h00, kaj sabate inter la 7h00 kaj 14h00. Dimanĉa parkado estas senpaga. Uzatas biletaŭtomatoj, uzantaj monerojn, aŭ pagado per SMS-mesaĝoj, sendataj al 708431 (por la unua zono) kaj 708432 (por la dua zono). Parkado en la unua zono kostas 3,00 kunaojn, kaj en la dua zono 2,00 kunaojn por unu horo. Partoprenantoj de la aranĝo, venantaj per aŭtomobiloj, povas senpage uzi la parkejojn de siaj respektivaj tranoktejoj kaj hotelo.
2. TAKSIOJ: Bjelovar ne havas publikan transporton, sed oni ofte uzas taksiajn servojn. Oficiala taksiisto engaĝita de la Organiza komitato estas TAXI ŽELJKO (0h00 ĝis 24h00 ), tel. +385 99 222 6720. Starto de enurba veturo kostas 20,00 kunaojn kaj inkluzivas 4 kilometrojn da veturado. Ĉiun aldonan kilometron oni pagas 5,00 kunaojn. Ĉiuj lokoj, en kiuj loĝos niaj partorpenantoj, atingeblas je prezo de 20,00 kunaoj, sed ni konsilas informiĝi pri la veturprezo antaŭ ol vi ekuzas la taksian servon.
3. MONŜANĜEJOJ KAJ BANKOJ funkcios vendrede, la 20-an de septembro ĝis la 18h00, kaj sabate, la 21-an de septembro ĝis la 12h00.
4. POŜTA STAMPO KAJ KOVERTO: Bjelovara Esperantista Societo, okaze de festado de la 110-a datreveno de Esperanto en Bjelovar, eldonos filatelan koverton, kaj la 21-an de septembro 2019, estos uzata speciala poŝta stampo. Unu ekzempleron de la koverto ĉiu partoprenanto ricevos en siaj materialoj senpage, kaj pliajn ekzemplerojn oni povas mendi ĉe la kasistino de Bjelovara esperantista societo je 15,00 kunaoj por ĉiu ekzemplero. Ĉiu partoprenanto en siaj materialoj ricevos ankaŭ kelkajn bildkartojn de Bjelovar. Se vi volas sendi poŝtaĵojn kun la speciala stampo, vi devas skribitajn kaj afrankitajn poŝtaĵojn alporti en la poŝtan oficejon 43000 Bjelovar (Ljudevita Gaja 2) sabate, la 21-an de septembro inter la 7h00 kaj 13h00, kaj transdoni ilin ĉe la giĉeto numero 11. Prenante la vicnumeron por aliri la giĉeton, ĉe la aŭtomato bonvolu premi la butonon "EVO TV". Rikarmo: Oni atendas plikostigon de afranko. Pro tio ĝis la diskonigo de ĉi tiu komuniko ni ne scias precizan valoron de poŝtmarkoj por afranki viajn poŝtaĵojn.
5. MONOGRAFIO „110 JAROJ DE ESPRANTO EN BJELOVAR”. La monografio verkita de Josip Pleadin en la kroata lingvo, kiu enhavas 172 grandformatajn paĝojn plenkolorajn, aĉeteblos je la promocia prezo de nur 70,00 kunaoj (regula prezo estas 100,00 kunaoj) ekskluzive dum la renkontiĝo „Esperantistoj de Bjelvoar al sia urbo” inter la 20-a kaj 23-a de septembro 2019. Eluzu la okazon kaj aĉetu ĉi tiun unikan libron en jenaj lokoj: la 20-an de septembro dum la tranpreno de viaj materialoj kaj dum la Interkona vespero en la Dolĉaĵejo „Zagorje”, la 21-an de septembro dum la programo en la Hotelo Central, la 22-an de septembro dum via restado en DEC en Đurđevac kaj la 23-an de septembro en la ejo de Bjelovara esperantaista societo inter la 10h00 kaj 16h00 kaj samtage dum la promocio en la Popola bibliotekoPetar Preradović.
6. GRAVE: Dum via restado en Dokumenta Esperanto-Centro en Đurđevac vi povos aĉeti Esperantajn eldonaĵojn je rabatitaj prezoj. Se vi posedas BRIKO-kuponojn, emisiitajn dum la kampanjo „Por deca hejmo de DEC”, vi povos uzi ilin por aĉeti diversajn Esperantajn eldonaĵoj. Kunportu la kuponojn kaj eluzu vian rajton!
7. DONACOJ: Se vi posedas ian materialon pri kaj en Esperanto, vi povas kunporti kaj donaci ĝin al DEC, kiu estas nacia arkivo de kroataj esperantistoj. Dum via restado en Đurđevac vi povos fari ankaŭ mondonacojn por daŭrigi la ekipadon de la sidejo de DEC. Ni akcentas, ke la donacoj de 1.800 aŭ pli da kunaoj subkomprenas gravuradon de la nomo de donacinto sur memortabulo, kiu staros sur la fronta muro de la sidejo de DEC. Dum nia vizito la 22-an de septembro estos starigita provizora memortabulo kun la nomoj de la ĝisnuntaj donacintoj, kaj pro pluraj demandoj de estontaj donacontoj, konstanta tabulo estos starigita poste.

KONTAKTPERSONOJ
Franjo Forjan +385 91 797 3484
Zdenka Polašek +385 98 930 2906
Josip Pleadin +385 98 248 574

Bonvenon - Dobro nam došli!



Rekonoj

Okaze de Tago de la Departemento Bjelovar-Bilogora, Bjelovara esperantista societo ricevis Plakedon Tihomir Trnski. La plakedon transprenis prezidanto de Bjelovara esperantista societo Franjo Forjan en la solena kunsido de la departementa asembleo la 7-an de junio 2019.

En la klariga noto pri ĉi tiu altranga rekono estas skribite: Bjelovara esperantista societo aktivas sur la tradicioj de la unua Esperanto-societo en Bjelovaro, kiun en 1909 fondis Fran Kolar-Krom. Bjelovar per tio trovis sian lokon inter kvar urboj en Kroatio kun plej longa tradicio de Esperanto. Temas pri societo, kiu apartenas al pli aktivaj departementaj kaj urbaj civitanaj unuiĝoj kaj realigas riĉan kulturan agadon, unuavice kun internacia karaktero. Ĉi-jare la Societo festas 110 jarojn de sia ekzistado, kaj per la decido de Kroata Esperanto-Ligo kiel tegmenta organizaĵo de kroatiaj esperantistoj, Bjelovara esperantista societo pasintjare estis proklamita la plej aktiva esperantista societo en Kroatio.

Krom la Societo mem, la Plakedon Tihomor Trnski ricevis ankaŭ du societanoj: Josip Sodomka por multjara kultura laboro pri konservado kaj progresigo de la ĉeĥaj kulturo, kutimoj kaj lingvo kaj Vojislav Kranželić por grava kaj kontinua kontribuo al evoluigo de pedagogiaj ideoj kaj novigoj.




Aŭspicioj

La estro de la Departemento Bjelovar-Bilogora Damir Bajs kaj la urbestro de Urbo Bjelovar Dario Hrebak akceptis aŭspicii la 7-an renkontiĝon „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo”.

Per sia letero de la 11-a de marto 2019, la estro de la Departemento Bjelovar-Bilogora Damir Bajs akceptis aŭspicion de la ĉi-jara renkontiĝo „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo”. Prepare al ĉi tiu aranĝo, kiu okazos dum septembro, la reprezenantojn de Bjelovara esperantista societo Franjo Forjan kaj Josip Pleadin, la 3-an de junio akceptis la vicestrino de la Departemento Bojana Hribljan. Dum la kunsido oni interparolis pri la preparoj kaj pri la departementaj konkursoj, el kiuj oni povus havigi la bezonatajn financojn por la septembra aranĝo. Rezulte de tiuj interparoloj, la Departemento jam la 4-an de junio disponigis al Bjelovara esperantista societo antaŭpagon de 10.000 kunaoj.

Per letero de la 7-a de junio, la aŭspicion por la renkontiĝo „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo” akceptis ankaŭ la urbestro de Urbo Bjelovar Dario Hrebak. La renkontiĝo tradicie okazas honore al Tago de Urbo Bjelovar kaj Tago de bjelovaraj defendantoj, kaj la Urbo jam fine de aprilo 2019 aprobis financan sumon de 20.000 kunaoj por parte kovri la kostojn de la monografio „110 jaroj de Esperanto en Bjelovar”. La monografio estas programa parto de la renkontiĝo „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo”, solene prezentota en la Urba muzeo de Bjelovar dum septembro. La sumon aprobitan per la kontrakto de la 25-a de aprilo, la Urbo Bjelovar disponigis al Bjelovara esperantista societo komence de junio.




7. RENKONTIĜO “ESPERANTISTOJ DE BJELOVAR AL SIA URBO”

20-a - 22-a de septembro 2019

Dua komuniko

Temo: 110 jaroj de Esperanto en Bjelovar

Grava rimarko:
La programo de la aranĝo estas iomete ŝanĝita kompare al la unua komuniko.
Por individuaj informoj uzu nian retadreson: esperanto.bjelovar@gmail.com

DEFINITIVA PROGRAMO:

Dum aŭgusto 2019
Starigo de ekspozicio en la teretaĝo de la Popola biblioteko Petar Preradović (Trg Eugena Kvaternika 11), kiu anoncas la aranĝon „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo” kun speciala temo „110 jaroj de Esperanto en Bjelovar”.

Dum septembro 2019
Malfermo de la ekspozicio „110 jaroj de Esperanto en Bjelovar” kaj prezento de samtitola monografio en la Urba muzeo de Bjelovar, Trg Eugena Kvaternika 1. Datoj de la malfermo kaj libroprezento anoncotaj poste.

Vendredo, la 20-an de septembro 2019

12h00 18h00 Alveno kaj akcepto de gastoj kaj disdono de materialoj en la ejo de Bjelovara Esperantista Societo, Ivana viteza Trnskog 12.
15h00 - 17h00 Vizito al la ekspozicio „110 jaroj de Esperanto en Bjelovar” en la Urba muzeo de Bjelovar (Trg Eugena Kvaternika 1) kaj al la ekspozicio en la Popola biblioteko Petar Preradović (Trg Eugena Kvaternika 11).
19h00 - Interkona vespero por alvenintoj kaj malfermo de petraĵekspozicio de Luce Cetinić el Split en la Kafejo kaj dolĉaĵejo „Zagorje” (Ivana viteza Trnskog 15)

Sabato, la 21-an de septembro 2019

10h00 - Festa kunveno en la Kulturdomo (Ivana Mažuranića 6) kun la kultura programo kaj atribuado de diplomoj kaj premioj al la plej meritaj esperantistoj.
Post la kunveno okazos komuna fotado apud la muzikpavilono en la urba parko (Trg Eugena Kvaternika). Ni petas ĉiujn partoprenantojn ĉeesti la fotadon, ĉar komuna foto estas grava dokumento pri la aranĝo kaj valora memoraĵo. La fotojn oni povas mendi je prezo de 15,00 kunaoj per la aliĝilo, sed plej malfrue dum transpreno de la materialoj ĉe la kasisto de Bjelovara Esperantista Societo. La menditajn fotojn oni ricevos samtage (la 21-an de septembro) dum la programo en la Hotelo Central.
Post la fotado oni grupe vizitos la Arbon de internacia amikeco (en la parko ĉe Trg Stjepana Radića), plantitan okaze de la 20-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco en 2018.
13h30 - Starigo de memortabulo al Vilim Polašek, unu el la plej meritaj bjelovaraj esperantistoj (Tome Bakača 2).
Post la starigo de la memortabulo oni direktiĝos al la Hotelo Central (Vatroslava Lisinskog 2).
14h30 - La 7-a Deklamkonkurso (Hotelo Central, Vatroslava Lisinskog 2). Ni petas la deklamantojn plenigi la aliĝilon word, pdf kaj sendi ĝin al esperanto.bjelovar@gmail.com plej laste ĝis la 20-a de aŭgusto 2019.
Post la Deklamkonkurso okazos solena tagmanĝo kun la kultura programo kaj dancmuziko ĝis malfrua horo.

Dimanĉo, la 22-an de septembro 2019

9h00 - Starto de buso al Đurđevac el la parkejo ĉe Trg hrvatskih branitelja.
9h30 - Vizito al Malnova urbo. Enirbiletojn oni pagas individue ĉe la enirejo. Partoprenantoj, kiuj ne volas viziti la Malnovan urbon, povas trarigardi la fortikaĵon kaj ĝiajn eksterajn vidindaĵojn .
12h00 - Malfermo kaj trarigardo de la nova domo de Dokumenta Esperanto-Centro (Bana Jelačića 138 a), starigo de memortabulo honore al la donacintoj kaj sponsoroj, kiuj helpis ĝian konstruigon, porokaza programo kaj pikniko por la ĉeestantoj.
18h00 Restarto de la buso al Bjelovar.

UTILAJ INFORMOJ:

1. PARKADO en la centro de Bjelovar estas pagata de lundo ĝis vendredo inter la 7h00 kaj 19h00, kaj sabate inter la 7h00 kaj 14h00. Dimanĉa parkado estas senpaga. Uzatas biletaŭtomatoj, uzantaj monerojn, aŭ pagado per SMS-mesaĝoj, sendataj al 708431 (por la unua zono) kaj 708432 (por la dua zono). Parkado en la unua zono kostas 3,00 kunaojn, kaj en la dua zono 2,00 kunaojn por unu horo. Partoprenantoj de la aranĝo, venantaj per aŭtomobiloj, povas senpage uzi la parkejojn de siaj respektivaj tranoktejoj kaj hotelo.

2. TAKSIOJ: Bjelovar ne havas publikan transporton, sed oni ofte uzas taksiajn servojn. Starto de enurba veturo kostas 20,00 kunaojn kaj inkluzivas 4 kilometrojn da veturado. Ĉiun aldonan kilometron oni pagas 5,00 kunaojn. Ĉiuj lokoj, en kiuj loĝos niaj partorpenantoj, atingeblas je prezo de 20,00 kunaoj, sed ni konsilas informiĝi pri la veturprezo antaŭ ol vi ekuzas la taksian servon.

3. MONŜANĜEJOJ KAJ BANKOJ funkcios vendrede, la 20-an de septembro ĝis la 18h00, kaj sabate, la 21-an de septembro ĝis la 12h00.

4. POŜTA STAMPO KAJ KOVERTO: Bjelovara Esperantista Societo, okaze de festado de la 110-a datreveno de Esperanto en Bjelovar, eldonos filatelan koverton, kaj la 21-an de septembro 2019, estos uzata speciala poŝta stampo. Ĉiu partoprenanto en siaj materialoj ricevos ankaŭ kelkajn bildkartojn de Bjelovar. Se vi volas sendi poŝtaĵojn kun la speciala stampo, vi devas skribitajn kaj afrankitajn poŝtaĵojn alporti en la poŝtan oficejon 43000 Bjelovar (Ljudevita Gaja 2) sabate, la 21-an de septembro inter la 7h00 kaj 13h00, kaj transdoni ilin ĉe la giĉeto numero 11. Prenante la vicnumeron por aliri la giĉeton, ĉe la aŭtomato bonvolu premi la butonon "EVO TV".

KONTAKT-PERSONOJ:

Franjo Forjan 091 797 3484
Zdenka Polašek 098 930 2906, 098 181 7350
Josip Pleadin 098 248 574

Bonvenon - Dobro nam došli!



ALIĜINTOJ


Aktuala listo de aliĝintoj al la 7-a renkontiĝo "Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo".



1. Tea Macan (Kroatio)

15. Sanja Forjan Pleskina (Kroatio)

2. Zrnka Macan (Kroatio)

16. Martin Fejer (Kroatio)

3. Ivor Macan (Kroatio)

17. Damir Matašin (Kroatio)

4. Ivan Macan (Kroatio)

18. Ivanka Mihaljević (Kroatio)

5. Zdenka Polašek (Kroatio)

19. Ivan Petreković (Kroatio)

6. Josip Pleadin (Kroatio)

20. Jadranka Burkovac (Kroatio)

7. Đurđa Vučetić (Kroatio)

21. Nikola Palata (Kroatio)

8. Nenad Margetić (Kroatio)

22. Dora Palata (Kroatio)

9. Željko Saks (Kroatio)

23. Zorka Vujović (Kroatio)

10. Grozdana Grubišić-Popović (Kroatio)

24. Veljko Vujović (Kroatio)

11. Vlada Popović (Kroatio)

25. Georgi Mihalkov (Bulgario)

12. Rikardo Vladimir Patafta (Kroatio)

26. Vinko Grgurev (Kroatio)

13. Franjo Forjan (Kroatio)

27. Lovro Marijan Trišić (Kroatio)

14. Ivana Pleskina (Kroatio)

28. Luca Cetinić (Kroatio)

29. Vera Forjan (Kroatio)

44. Marija Jerković (Kroatio)

30. Lidija Leskur (Kroatio)

45. Mićo Vrhovac (Bosnio kaj Hercegovino)

31. Slavica Lovrin (Kroatio)

46. Berislav Rubčić (Kroatio)

32. Veljko Bosnić (Kroatio)

47. Ljiljana Rubčić (Kroatio)

33. Anton Mihelič (Slovenio)

48. Zvonko Devčić (Kroatio)

34. Reneja Mihelič (Slovenio)

49. Libuše Dvořáková (Ĉeĥio)

35. Davorin Jurač (Slovenio)

50. Pavel Dvořák (Ĉeĥio)

36. Mirjana Zjačić (Kroatio)

51. Jan Richtr (Ĉeĥio)

37. Roža Brletić Višnjić (Kroatio)

52. Jana Moláčková (Ĉeĥio)

38. Marijan Benc (Kroatio)

53. Li Huang (Ĉeĥio)

39. Teodor Mikić (Kroatio)

54. Jaroslav Richtr (Ĉeĥio)

40. Zlatko Hinšt (Kroatio)

55. Boris Di Costanzo (Kroatio)

41. Martin Schäffer (Germanio)

56. Jaga Di Costanzo (Kroatio)

42. Mallely Martínez (Germanio)

57. Jindřiška Dubinová (Ĉeĥio)

43. Heide Schäffer (Germanio)

58. Mirica Seretin Šlajs (Kroatio)

59. Petar Fanton (Kroatio)

74. Josip Brkanac (Kroatio)

60. László Szilvási (Hungario)

 

61. Ljerka Stilinović (Kroatio)

 

62. Jasna Piščević (Kroatio)

 

63. Branka Saks (Kroatio)

 

64. Mirjana Saks (Kroatio)

 

65. Ibolya Baán (Hungario)

 

66. Spomenka Štimec (Kroatio)

 

67. Anto Mlinar (Kroatio)

 

68. Tünde Váradi (Hungario)

 

69. Josip Sodomka (Kroatio)

 

70. Zdravko Seleš (Kroatio)

 

71. Ivana Matanić (Kroatio)

 

72. Balász Wacha (Hungario)

 

73. Jovan Narančić (Kroatio)

 



ALIĜILO

Aliĝu al la 7-a renkontiĝo "Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo" plenigante la aliĝilon, kiu troviĝas ĉi tie: word pdf



Dankdiplomoj en Nova Rača

Okaze de la Tago de Komunumo Nova Rača, celebrita vendrede la 26-an de aprilo 2019, inter aliaj meritaj loĝantoj de la komunumo, dankdiplomojn de la Komunuma konsilantaro kaj komunumestro de Nova Rača ricevis KATARINA MUŽEK, lernantino de la sepa klaso de Elementa lernejo „Ivan nobela Trnski” el Nova Rača kaj instruistino de la kroata lingvo ĐURĐA VUČETIĆ „ ... por escepta kontribuo en la elementlerneja edukado”.

En la klarigo de tia decido estis aparte menciita kaj elstarigita partorpeno de la lernantino Katarina en la Deklamkonkurso dum la aranĝo „Esperantistoj de Bjelovar al si urbo”, kie ŝi gajnis la unuan premion en la kategorio de elementlernejanoj, kaj aktiva partopreno de la instruistino Đurđa en popularigo de Esperanto inter la lernantoj de Elementa lernejo „Ivan nobela Trnski” en Nova Rača kaj ŝia agado en Bjelovara esperantista societo.




Atribuita subvencio de Urbo Bjelovar

Per kontrakto de la 25-a de aprilo 2019, Urbo Bjelovar atribuis al Bjelovara esperantista societo la sumon de 20.000,00 kunaoj. La menciita sumo esta atribuita el la buĝeto de Urbo Bjelovar por la jaro 2019 por aktivecoj en la kampo de celebrado de gravaj datoj kaj datrevenoj, organizado de renkontiĝoj, konkursoj, prezentaĵoj kaj aliaj manifestacioj.

La sumo estas atribuita por organizi la 7-an renkontiĝon „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo”, kiu en 2019 estos dediĉita al celebrado de la 110-a datreveno de Esperanto en Bjelovar.

Nome de Urbo Bjelovar la kontrakton subskirbis la urbestro Dario Hrebak, kaj nome de Bjelovara esperantista societo ĝia prezidanto Franjo Forjan.




7. RENKONTIĜO “ESPERANTISTOJ DE BJELOVAR AL SIA URBO”

Unua komuniko

Bjelovara Esperantista Societo invitas vin jam la sepan fojon partopreni la renkontiĝon „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo”, kiu ĉi-jare okazos inter la20-a kaj 22-a de septembro, kiel parto de la festado de Tago de la urbo kaj Tago de bjelovaraj defendantoj. La ĉefa temo de la renkontiĝo estos „110 jaroj de Esperanto en Bjelovar”.

PROVIZORA PROGRAMO:

− Ekspozicio „110 jaroj de Esperanto en Bjelovar” kaj prezento de samtitola monografio (Urba muzeo de Bjelovar).

Vendredo, la 20-an de septembro 2019

12h00 − Vizito al la ekspozicio „110 jaroj de Esperanto en Bjelovar” (Urba muzeo de Bjelovar).
19h00 − Interkona vespero (Dolĉaĵejo „Zagorje”)

Sabato, la 21-an de septembro 2019

10h00 − La 7-a Deklamkonkurso (Kulturdomo).
12h00 − 14h00 − Solena kunveno kun la kultura programo kaj disdono de dipomoj kaj premioj al plej meritaj societanoj (Kulturdomo)
14h00 − Komuna fotado (Pavilono en la urba parko).
14h30 − Solena tagmanĝo por la partoprenantoj (Hotelo „Central”).

Dimanĉo, la 22-an de septembro 2019

9h00 − Starigo de memortabulo al Vilim Polašek (Tome Bakača 2).
10h00 − Vizito al Đurđevac, trarigardo de la fortikaĵo Stari grad, inaŭguro de la sidejo de Dokumenta Esperanto-Centro kun starigo de memortabulo al la sponsoroj, kiuj helpis la konstruadon kaj pikniko.

UTILAJ INFORMOJ:

1. La partoprenontojn de la Deklamkonkurso ni petas, ke ili aliĝu ĝis la 20-a de aŭgusto. La deklamado okazos en Esperanto, kaj oni prezentos orginalan Esperanto-poezion kaj poemojn tradukitajn al Esperanto. Ekzistas tri kategorioj de partoprenatoj: 1) lernantoj de elementaj lernejoj, 2) lernantoj de mezlernejoj kaj studentoj kaj 3) plenkreskuloj. La deklamadon prijuĝos speciala ĵurio, nomumita de la organizantoj. La plej bonaj deklamantoj ricevos medalojn kaj premiojn, kaj la plej bona deklamanto en ĉiuj kategorioj gajnos specialan pokalon. Ĉiuj partoprenantoj ricevos partopren-doplomojn.

2. Partoprenkotizo. Partoprenantoj de la renkontiĝo pagas kotizon de 50,00 kunaoj kaj ĉi-momente nekonatan sumon por la solena tagmanĝo, okazonta la 21-an de septembro. La kotizo inkluzivas informmaterialojn de la renkontiĝo kaj senpagan transporton la 22-an de septembro el Bjelovar al Đurđevac kaj reen. Ĝi inkluzivas ankaŭ la manĝaĵojn kaj trinkaĵojn dum la pikniko en Đurđevac, sed ne inkuzivas enirbiletojn por la fortikaĵo Stari grad. Ni petas, ke vian partoprenon en la renkontiĝo vi anoncu plej malfrue ĝis la 10-a de septembro 2019.

3. Loĝado. Se vi bezonas loĝadon en Bjelovar, ni petas, ke vi tuj anoncu tion al la organizantoj. Partorpenantojn de niaj aranĝoj ni loĝigas en privataj apartementoj je prezo de proksimume 150,00 kunaoj por unu tranokto, sed ekzistas ankaŭ pli komfortaj loĝkategorioj.

4. Informojn pri la renkontiĝo vi povas regule sekvi en nia retejo.

5. Kontaktoj. Por ĉiuj aldonaj informoj kaj aliĝoj kontaktu nin per: esperanto.bjelovar@gmail.com

Bonvenon - Dobro nam došli!



Sepa Deklamkonkurso



Bjelovara Esperantista Societo kaj Unuiĝo de prelegantoj de Esperanto el Zagrebo, invitas vin partopreni la 7-an DEKLAMKONKURSON, kiu okazos la 21-an de septembro 2019 en Bjelovar. La konkurso estas programero de la renkontiĝo „Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo”, kiu okazos honore al Tago de la Urbo kaj Tago de bjelovaraj defendantoj. Partopreni povas junaj geesperantistoj, lernantoj de elementaj lernejoj, mezlernejoj kaj studentoj el Kroatio kaj aliaj landoj, kaj ankaŭ plenkreskaj esperantistoj.

Temo: deklamado de originala Esperanta poezio kaj poemoj traduktiaj al Esperanto.

Premioj:

1. Pokalo por la plej bona deklamanto en ĉiuj kategorioj
2. Medaloj por la plej bonaj deklamantoj en unuopaj kategorioj
3. Libroj por la plej bonaj deklamantoj kaj
4. Diplomoj por ĉiuj partoprenantoj

La recitadon prijuĝos trimembra ĵurio, nomumita de la organizantoj.

Ni petas ĉiujn deklamantojn aliĝi plej malfrue ĝis la 20-a de aŭgusto 2019 al:

Društvo esperantista Bjelovara, Vlatka Mačeka 14, HR-43000 Bjelovar, Kroatio
esperanto.bjelovar@gmail.com per jena aliĝilo: word / pdf