Okazis la 7-a jarkunveno de Bjelovara Esperantista Societo


Placeholder image

La 26-an de februaro 2017 okazis la 7-a regula jarkunveno de Bjelovara Esperantista Societo (BES), la unuan fojon en la propra sidejo, dum kiu estis prezentitaj kaj akceptitaj labora kaj financa raportoj por 2016. El la ampleksega 6-paĝa raporto oni konkludas, ke la Societo multe plibonigis kaj pliampleksigis sian agadon. Aparte estis pritraktitaj preparoj por INTER-FEST, publike funkciigita la societa retejo (www.esperanto-bjelovar.hr) kaj omaĝitaj la forpasintaj membroj.


Placeholder image